9 And when he had opened the fifth seal, I saw under the altar the souls of them that were slain for the word of God, and for the testimony which they held:
10 And they cried with a loud voice, saying, How long, O Lord, holy and true, dost thou not judge and avenge our blood on them that dwell on the earth?
11 And white robes were given unto every one of them; and it was said unto them, that they should rest yet for a little season, until their fellowservants also and their brethren, that should be killed as they were, should be fulfilled.
1Kaj Samuel diris al Saul: Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel reĝon super Lia popolo, super Izrael; aŭskultu do la voĉon de la vortoj de la Eternulo.
2Tiel diris la Eternulo Cebaot: Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo.
3Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu ĉion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj ŝafojn, kamelojn kaj azenojn.
4Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.
5Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon ĉe la torento.
6Kaj Saul diris al la Kenidoj: Iru, deturnu vin kaj foriĝu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkoraĵon al ĉiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.
7Kaj Saul venkobatis Amalekon de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo.
8Kaj li kaptis Agagon, reĝon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.
9Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.
10Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:
11Mi bedaŭras, ke Mi faris Saulon reĝo; ĉar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malĝojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.
12Kaj Samuel leviĝis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.
13Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li: Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
14Sed Samuel diris: Kion do signifas tiu voĉo de ŝafoj en miaj oreloj, kaj la voĉo de bovoj, kiun mi aŭdas?
15Kaj Saul respondis: De la Amalekidoj oni venigis ilin, ĉar la popolo indulgis la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn, por buĉoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
16Sed Samuel diris al Saul: Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en ĉi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li: Diru.
17Kaj Samuel diris: Ĉu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi fariĝis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin reĝo super Izrael?
18Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris: Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin.
19Kial do vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, sed direktiĝis al militakiraĵo kaj faris la malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo?
20Kaj Saul diris al Samuel: Mi obeis la voĉon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, reĝon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.
21Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
22Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
23Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.
24Tiam Saul diris al Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon.
25Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo.
26Sed Samuel diris al Saul: Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo super Izrael.
27Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis.
28Tiam Samuel diris al li: La Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael, kaj transdonis ĝin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.
29Kaj la Potenculo de Izrael ne ŝanĝos Sian decidon kaj ne pentos; ĉar Li ne estas homo, ke Li pentu.
30Kaj tiu diris: Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaŭ la plejaĝuloj de mia popolo kaj antaŭ Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo, via Dio.
31Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.
32Kaj Samuel diris: Alkonduku al mi Agagon, reĝon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris: Ho, alproksimiĝas la maldolĉeco de la morto.
33Kaj Samuel diris: Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal.
34Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul.
35Kaj Samuel ne plu vidis Saulon ĝis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedaŭris, ke Li faris Saulon reĝo super Izrael.