9 And when he had opened the fifth seal, I saw under the altar the souls of them that were slain for the word of God, and for the testimony which they held:
10 And they cried with a loud voice, saying, How long, O Lord, holy and true, dost thou not judge and avenge our blood on them that dwell on the earth?
11 And white robes were given unto every one of them; and it was said unto them, that they should rest yet for a little season, until their fellowservants also and their brethren, that should be killed as they were, should be fulfilled.
1Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.
2Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
3kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
4Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li.
5Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
6Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
7Mi pensis: La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon.
8Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
9Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,
10Tial mi diras: Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
11Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.
12Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
13Ne diru: Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo.
14Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.
15Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.
16Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,
17Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
18Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.
19Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.
20Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.
21Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;
22Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.