17 When the poor and needy seek water, and there is none, and their tongue faileth for thirst, I the Lord will hear them, I the God of Israel will not forsake them.
18 I will open rivers in high places, and fountains in the midst of the valleys: I will make the wilderness a pool of water, and the dry land springs of water.
19 I will plant in the wilderness the cedar, the shittah tree, and the myrtle, and the oil tree; I will set in the desert the fir tree, and the pine, and the box tree together:
20 That they may see, and know, and consider, and understand together, that the hand of the Lord hath done this, and the Holy One of Israel hath created it.
1Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,
2se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,
3ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis,
4per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,
5kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,
6ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,
7al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.
8Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;
9kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;
10por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,
11laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;
12en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.
13Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
14Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,
15el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata,
16por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
17por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,
18kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
19kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.
20Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni,
21estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.